Mongolaj invadoj kaj konkeroj

Mongolaj invadoj kaj konkeroj estas kolektiva nomo por serio de konkeroj de la Mongola Imperio, kiu igis ĝin la dua plej granda imperio en la mondo. Tiuj progresis tra la 13a jarcento, rezulte en la formado de la vasta Mongola Imperio, kiu, ĉirkaŭ 1300, kovris multe de Azio kaj de Orienta Eŭropo. Historiistoj rigardas la mongolajn atakojn kaj invadojn kiel kelkaj el plej mortigaj konfliktojn en homa historio. Laŭ Brian Landers, "Unu imperio partikulare superis ajn kiuj estis ĝistiame, kaj trairis el Azio al Eŭropo en orgio de violento kaj detruado. La Mongoloj alportis teroron al Eŭropo en skala ne vidota denove ĝis la 20a jarcento."[1] Diana Lary asertas ke la Mongolaj invadoj okazigis dislokigon de loĝantaroj "je skalo neniam antaŭe vidita" - partikulare en Centra Azio kaj orienta Eŭropo - aldonante ke "la alvenanta alveno de la Mongolaj hordoj disvastigis teroron kaj panikon."[2] Aldone, ili aportis la bubonan plagon kun ili, etendante ĝin tra multe de Azio kaj Eŭropo kaj helpante amasan perdadon de vivoj pro la Nigra morto.[3][4][5][6] Tsai konkludas ke "la Mongolaj konkeroj agitis Eŭrazion kaj estis grava influo en la monda historio."[7]

  1. Brian Landers. (2011) Empires Apart: A History of American and Russian Imperialism. Open Road Media, p. 17.
  2. Diana Lary. (2012) Chinese Migrations: The Movement of People, Goods, and Ideas over Four Millennia. Rowman & Littlefield, p. 49.
  3. Robert Tignor et al. Worlds Together, Worlds Apart A History of the World: From the Beginnings of Humankind to the Present (2a eld. 2008) ĉ 11 pp 472-75 kaj mapo p 476-77
  4. Vincent Barras kaj Gilbert Greub. "History of biological warfare and bioterrorism" en Clinical Microbiology and Infection (2014) 20#6 pp 497-502.
  5. Andrew G. Robertson, kaj Laura J. Robertson. "From asps to allegations: biological warfare in history," Military medicine (1995) 160#8 pp: 369-373.
  6. Rakibul Hasan, "Biological Weapons: covert threats to Global Health Security." Asian Journal of Multidisciplinary Studies (2014) 2#9 p 38. online
  7. Wei-chieh Tsai. Review of May, Timothy, The Mongol Conquests in World History H-War, H-Net Reviews. Septembro, 2012. rete

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search